La Teknika Universitato Delft (nederlandeTechnische Universiteit Delft, mallongeTU Delft) estas nederlanda teknika universitato en Delft. Ĝi estas la plej granda kaj plej malnova teknika universitato de Nederlando. TU Delft estas membro de la IDEA League kaj rangas supre en la listo de Times Higher Education pri teknikaj universitatoj.
Origine la universitato troviĝis en konstruaĵoj en la centro de Delft, sed ekde la dua duono de la 20-a jarcento la universitato situas kune en unu kampuso. En 1997, la lasta parto de la universitato kiu ankoraŭ sidis en la urbocentro (la biblioteko) moviĝis en novan konstruaĵon en la eksterurba kampuso.